Ludu

La 560-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 21.06.2016:

– Niaj antaŭmikrofonaj gastoj estas LKK-anoj de la 101-a UK en Nitro, Petro Bálaž kaj Dorota Rodzianko, kun kiuj mi renkontiĝis lastsemajnfine dum la vasta LKK-kunsido en la kongresurbo (http://www.nitra2016.sk/);
– Komencaj aktualaĵoj rilatas al la vizito de la Prezidanto de Ĉina Popola Respubliko, Xi Jinping en Pollando; al la merkredaj polaj-germanaj registaraj konsultoj en Berlino; Ni informas krome fine de la akademia jaro 2015/2016 pri eksterlandaj studentoj en Pollando;
– La hodiaŭa Scienca Bulteno traktas la temon kiel dulingveco helpas supervenki apopleksion;
– Muzike akompanas nin Thierry Faverial per fragmento de sia kanzono „Atendemo” el la KD „Duone”. Ni utiligas ankaŭ fragmente la komponaĵon „Alte super la mondo” el la KD „Kantoj de l’Popolo”.
– Du el la aktualaĵoj kaj sciencbultena temo estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj „Novaĵoj” kaj „Sciencaj informoj”. La interparolo kun niaj antaŭmikrofonaj gastoj estas aparte aŭskultebla en la rubriko „Antaŭ la mikrofono”.