Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
La 560-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 21.06.2016:
– Niaj antaŭmikrofonaj gastoj estas LKK-anoj de la 101-a UK en Nitro, Petro Bálaž kaj Dorota Rodzianko, kun kiuj mi renkontiĝis lastsemajnfine dum la vasta LKK-kunsido en la kongresurbo (http://www.nitra2016.sk/);
– Komencaj aktualaĵoj rilatas al la vizito de la Prezidanto de Ĉina Popola Respubliko, Xi Jinping en Pollando; al la merkredaj polaj-germanaj registaraj konsultoj en Berlino; Ni informas krome fine de la akademia jaro 2015/2016 pri eksterlandaj studentoj en Pollando;
– La hodiaŭa Scienca Bulteno traktas la temon kiel dulingveco helpas supervenki apopleksion;
– Muzike akompanas nin Thierry Faverial per fragmento de sia kanzono „Atendemo” el la KD „Duone”. Ni utiligas ankaŭ fragmente la komponaĵon „Alte super la mondo” el la KD „Kantoj de l’Popolo”.
– Du el la aktualaĵoj kaj sciencbultena temo estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj „Novaĵoj” kaj „Sciencaj informoj”. La interparolo kun niaj antaŭmikrofonaj gastoj estas aparte aŭskultebla en la rubriko „Antaŭ la mikrofono”.
Mi komencas konatighi kun la podkastoj kaj foliumas la polajn retradiajn paghojn. Mi kore dankas por la ebleco audi (kaj auskulti) bonan Esperanton kaj interesajn informojn en mia propra komputilo. Kun ghojo mi vidas, ke estas uzita melodio el la CD/KD Kantoj de l´ popolo, sed eta erareto enshovighis. La nomo de la instrumentajho estas Alte super la monTo.
Mi deziras al vi kaj al ni chiuj multajn pluajn podkastojn kaj kontentajn auskultantojn. Dankon por via laboro!
Vere apetitveka estas la intervjuo kun Peter kaj Dorota. Oni konstatas, ke la kortusha peto pri geedzigho, farita en Lillo, pasintjare, rezultas fruktodona por la loka Esperantomovado! Gratulon!