Ludu

La 558-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 14.06.2016:

– Hodiaŭ ni proponas literaturan surprizon el nia arkivo. Nome niaj malnovaj kolegoj, ge-roj Ewa Krach rakontas pri poloj en proverboj; Eĉ se multajn proverbojn ni ne rekonas la elsendo baziĝas sur la esploroj de nia kolegino por sia magistriga disertacio;
– Komencaj aktualaĵoj rilatas al nova programo de la Eŭropa Komisiono favore al kapabloj kaj ekonomiaj rilatoj inter Pollando kaj Finnlando;
– La hodiaŭa Scienca Bulteno traktas aktualajn temojn – prestiĝan sciencan konferencon en Varsovio pri grafeno „Graphene Week”; la gajnon de polaj lernantoj en la konkurso Beam Line For Schools 2016 CERN;
– La aktualaĵoj kaj sciencbultenaj temoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj „Novaĵoj” kaj „Sciencaj informoj”.