Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
La 555-a E-elsendo el la 03.06.2016 ĉe www.pola-retradio.org:
– Nia hodiaŭa felietono pri koninda polo estas dediĉita al d-ro Henryk Jordan, kuracisto kaj socia aganto, la kreinto de la unua en Eŭropo kaj en Pollando publika parko de distro kaj movludoj por infanoj;
– Komencaj kuturaj informoj rilatas al ŝtata premio pri literaturo de Aŭstrio atribuita al la pola verkisto Andrzej Stasiuk kaj al la interesa kompara ekspozicio pri virinskulptaĵoj de pola kaj franca artistoj – Xawery Dunikowski kaj Auguste Rodin;
– En E-informoj ni sciigas pri EAQUALS-marko por la 11 lingvaj ekzamenoj de la Jagelona Universitato, inter kiuj estas ankaŭ Esperanto, kiun tie instruas Maria Majerczak kaj pri la proksimiĝantaj elektoj dum la UK en Nitro;
– Fine aŭdiĝas Leterkesto
Muzike akompanas nin nekonata grupo de polaj infanoj, kiuj en E-o kantas polan popolan kanton pri kukoleto. En Leterkesto sian kanzonon „La vivo estas kolora” fragmente kantas Ĵele.
La kulturktronikaj informoj estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en la rubriko: „Novaĵoj”. La rubriko „Felietonoj” – nia hodiaŭa rakonto pri d-ro Jordan.
Koncerne nereagemon de viaj aŭskultantoj, mi proponas, ke vi interpretu ĝin kiel malviglecon de ili, ne kiel manko via aŭ neadekvateco de viaj programoj. Viaj programeroj ja estas bonegaj! Hodiaŭ, ekzemple, la raporto pri la agado de D-ro Jordan estas bela humanisma elmontro. Bv do konservi vian laborvojon, por la bono de nia Esperanta kulturo.
Saluton al la tuta teamo de Pola Retradio en Esperanto!
Mi atente aŭskultis la enhavon de tiu “jubilea” 555-a elsendo, kaj kiel vi sentis malfeliĉon pro la malmulta kvanto de komentoj rilate al la riĉa raportado de via podkasto. Mi mem ne tiom regule reagas al intervjuoj aŭ plaĉaj elektoj de muzikoj ĉiufoje.
Jen propono mia por helpi al vi havi pli da videblo en la reta mondo, forme de demando: kiom da tempo aldonus redakton de mesaĝetoj kaj ilia diskonigado per Tvitero, post la priskribo de la elsendo? Vi jam uzas Fejsbuko, do ne devus aldoni multe da plia labortasko, miaopinie. Esperanto-parolantoj en Tvitero, precipe junuloj, ŝatas “repepi” (dissendi) informojn pri tio, kion ili ĝuis. Laŭ mia kompreno, elsendoj kiel Muzaiko kaj KernPunkto profitas el tia diskonigado. Kion pri Pola Retradio?