La konsekvencoj de la brita referendumo estas la ĉefa temo de la unia pintrenkonto, kiu estis komenciĝonta marde posttagmeze. La gvidantoj de 27 ŝtatoj atendas, ke la brita ĉefministro David Cameron prezentos al ili almenaŭ enkondukan agadplanon. Merkrede interparoloj daŭros sen Britio. La pola ĉefministro dum la pintrenkonto prezentos la postulojn de Pollando koncerne reformon de la Eŭropa Unio. Kiel anoncis Beata Szydło ni proponos provizorajn agadojn, kiuj povos esti entreprenitaj antaŭ ol oni eldiskutos novan traktaton. Pollando havas kritikan rilaton al la germanaj-francaj proponoj pri ŝanĝoj en la Unio. La estro de la pola diplomataro Witold Waszczykowski post la lunda renkontiĝo en Varsovio kun 9 uniaj ministroj por la eksterlandaj aferoj i.a. de Rumanio, Bulgario, Grekio, Hungario, Hispanio kaj la brita ŝtatsekretario por la eŭropaj aferoj diris, ke niaj proponoj estas signifaj, i.a. la deziro estas, ke la Konsilio de Eŭropo tranprenu de la Eŭropa Komisiono la ĉefan rolon en la Unio. Temas ankaŭ pri nova traktato.
El la elsendo 28.06.2016. Legas Krystyna kaj Milada – 1’29”