Ludu

La 554-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 31.05.2016:

– Kun la antaŭmikrofona gasto de la Redakcio, Stanisław Mandrak, eksa prezidanto de Pola E-Asocio ni interparolas pri la stato de la asocio fine de lia prezidenta mandato.
– Niaj aktualaĵoj rilatas al la vizito de Ĝenerala NATO-Sekretario, J. Stoltenberg en Pollando; al la rusaj planoj koncerne militistan sektoron; al germana starpunkto pri forigo de sankcioj por Rusio lige kun ĝia kontraŭukraina agreso. Krome ni informas pri pola trajno Vulcano nun trafikanta en la regiono de Etno sur Sicilio kaj pri senpagaj medikamentoj por pli ol 75-jaraĝuloj.
– Nia sciencbultena temo traktas usonajn esplorojn pri la rilatoj inter religiaj praktikoj kaj vivodaŭro de virinoj.
– Kelkaj aktualaĵoj kaj sciencbultena temo estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj „Novaĵoj” kaj „Sciencaj informoj”. En la rubriko „Antaŭ la mikrofono” aŭdiĝas eksterelsende interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto.
En la elsendo ni memorigas kanton de Valerio Mottola „Jen voĉo, jen gitaro -iom da luno” por la E-vortoj de Nicolino Rossi el la kasedo „Sub la napola suno”.