Ludu

La 552-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 24.05.2016:

– En la „Trarigardo de la E-Gazetaro” ni donas la atenton al la aprilaj numeroj de „Esperantolehti” el Finnlando kaj „La Revuo Orienta” el Japanio;
– Niaj aktualaĵoj koncernas la prezidentajn balotojn en Aŭstrio kaj tensiojn inter EU kaj Turkio, krome ni informas pri eksportaj planoj de la pola firmao URSUS kaj pri pola kuirarta turisma itinero;
– En Scienca Bulteno ni parolas pri la malaperantaj en la mondo arĥipelagoj kaj pri bredado de sovaĝaj (arbaraj) abeloj;
La aktualaĵoj kaj sciencbultenaj temoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj „Novaĵoj” kaj „Sciencaj informoj”. Simile en la rubriko „Felietonoj” estas legebla kaj aŭskultebla trarigardo de la E-gazetaro.
Muzike akompanas nin hodiaŭ JoMo per sia kanzono „Jen Plua Foj’” el la KD „JoMo Slavumas” de Vinilkosmo.