Ludu

La 547-a E-elsendo el la 06.06.2016 ĉe www.pola-retradio.org:

– Nia sondokumento referencas al la aŭtuna (2015) Malferma Tago en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. En ĝia kadro okazis aparta programero >La Ĝenerala Direktoro respondas<, kio ligiĝis kun la planata emeritiĝo de Osmo Buller. Komence de majo venas la lastaj tagoj de lia oficado. Hodiaŭ ni prezentas la 2-an parton kun demandoj de i.a. Humphrey Tonkin, Claude Nourmont, Johan Derks kaj intervenoj de Rob Moerbek kaj Tuomo Grundstöm.
– Komenca kultura kroniko enhavas informojn pri inaŭgurita ekspozicio pri Henryk Sienkiewicz en la varsovia Muzeo de Sendependeco en la 170-a naskiĝdatreveno de la pola Nobel-premiito, i.a. la aŭtoro de la romano „Quo Vadis”; Ni informas pri registro de la varmia dialekto el la nordorienta Pollando en la listo de la pola kulturheredaĵo.
Muzike akompanas nin Andrzej Tomocki per malnova varsovia kanzono kun parafrazita titolo „Ĉu ŝatas vi amludon”.
La kulturktronikaj informoj estas parelele aŭdeblaj kaj legeblaj en la rubriko: „Kulturkroniko”. La 2-a parto de la sondokumento el la Malferma Tago en Roterdamo (28.11.2015) aŭdeblas aparte en la rubriko „Antaŭ la mikrofono”.