Ludu

La 546-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 03.05.2016:

– Nia sondokumento referencas al la aŭtuna (2015) Malferma Tago en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. En ĝia kadro okazis aparta programero >La Ĝenerala Direktoro respondas<, kio ligiĝis kun la planata emeritiĝo de Osmo Buller. Komence de majo venas la lastaj tagoj de lia oficado. Tiun horon ni sonregistris kaj hodiaŭ aŭdiĝas ĝia 1-a parto. – Niaj aktualaĵoj referencas al la festaj en Pollando tagoj, ne nur de la 1-a de majo kiel la laborista tago. La 2-an de majo poloj festis la Tagon de la (blanka-ruĝa) Flago; la 3-an de majo pasas la 225-a datreveno de la proklamo de la unua en Eŭropo moderna Konstitucio, kiu daŭre estas grava elemento de pola, nacia memoro. – En Scienca Bulteno ni informas pri interesa kunlaboro de biologoj kaj matematikistoj pri monarkopapilio. La sciencbultena temo estas paralele legebla kaj aŭskultebla en la rubriko „Sciencaj informoj”. Ankaŭ la 1-a parto de la sondokumento >Ĝenerala Direktoro, Osmo Buller respondas< aŭdiĝas en la rubriko „Antaŭ la mikrofono”.