Ludu

La 541-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 15.04.2016:

– Nia komenca aktualaĵo rilatas al la tritagaj religiaj-ŝtataj solenaĵoj ligitaj kun la 1050-a datreveno de la bapto de Pollando (princo Mieszko la 1-a), kiu dato estas traktata kiel komenco de la pola ŝtato. Tiuokaze ni citas el la plej malnova pola religia kanto kaj plej malnova pola poezia teksto, rolinta kiel himno de Pollando, „Bogurodzica” el la limo de la 13/14-a jarcentoj.
– Ankaŭ nia kulturkronika informo rilatas al la ĵus menciita temo, la ekspozicio pri la komenco de la pola ŝtato, prilaborita de la Muzeo en la unua pola ĉefurbo Gniezno, kiu sian premieron havos en Bjalistoko.
– En la E-movada segmento ni referencas al la 99-a mortodatreveco de d-ro Zamenhof pasinta la 14-an de aprilo kaj porokazaj eventoj en Varsovio kaj Bjalistoko. Reliefigendas, ke la tombomonumento en la varsovia Juda Tombejo la 18-an de aprilo farigos 90-jara. Alia informo rilatas al la alvoko de japanaj esperantistoj el Jokohama, kiuj petas pri vasta kontribuo al ilia ekspozicio, en kiu ili prezentos ankaŭ nacilingvajn aboco-librojn. Pliajn informojn eblas akiri ĉe: info -@- esperanto.yokohama.
-Fine aŭdiĝas Leterkesto, en kiu ni i.a. citas el pritaksaj mesaĝoj de niaj aŭskultantoj.
La kulturktronika informo estas parelele aŭdebla kaj legebla en la rubriko: „Novaĵoj”.
Muzike aŭdiĝas fragmente la kanto „Zamenhof” el la KD „Esperanto” kaj la kanto „Vi kaj mi” de Ĵomart kaj Nataŝa el ilia KD „Arĝenta albumo”.