La 2015-a jaro estis rekorda laŭ la vidpunkto de atakoj de ŝarkoj kontraŭ homoj. En la tuta mondo okazis 98 tiaj kazoj, inkluzive de 6 mortigaj. La antaŭa rekorda ĉi-rilate jaro estis la 2000-a, kiam estis atakitaj 88 personoj. Tiujn donitaĵojn sciigis iĥtiologo el la Ŝtata Universitato de Florido, d-ro George Burgess, kiu gvidas la statistikon de ŝarkoatakoj ekde 1958. Tri pasintjaraj mortigaj atakoj okazis sur la franca teritorio. Du proksime al la insulo Reunion sur la Hinda Oceano, unu en Novkaledonio sur Pacifiko, la ceteraj tri okazis en Aŭstralio, Egipto kaj Havajo. Plej multaj atakoj de ŝarkoj en 2015 estis notitaj ĉe la marbordoj de Usono, Aŭstralio kaj la Sudafrika Respubliko. Kiel avertas George Burgess la franca Reunion estas aktuale la plej danĝera loko, se temas pri atakoj de ŝarkoj. Dum kvin lastaj jaroj estis notitaj tie 18 atakoj. Sep finiĝis per morto. La kreskantan nombron de atakoj iĥtiologoj klarigas per temperaturokresko de la oceanaj akvoj. Pro tio ŝarkoj penetras regionojn troviĝantajn pli norde aŭ sude de siaj vivterenoj vastigante sferon, en kiu ili vivas kaj nutras sin. Samtempe konforme al la kreskanta nombro de homoj sur la planedo, kreskas la nombro de homoj aspirantaj al la ripozo ĉe la marbordoj. Do la atakoj de ŝarkoj ne estas io eksterordinara. Laŭ dr-o Burgess pli granda mortorisko ligiĝas kun dronado, fulmofrapo, ursa atako ol kun la atako de ŝarko.
El la elsendo 05.04.2016. Legas Tomek – 1’27”