Ludu

La 536-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 29.03.2016:

– En nia antaŭmikrofona renkontiĝo kun Maciej Jaskot ni parolas pri lia partopreno kaj kontribuo en la konferenco de la Esplorcentro Facta Ficta de la Jagelona Universitato pri la populara kulturo en nia ĉiutaga vivo kaj pri lia poezia tradukdebuto;
– Niaj aktualaĵoj rilatas al la islamista terorista kampanjo en Pakistano; al klopodoj de Bruselo revenigi normalecon en la urbo; al nova pola leĝo malpermesonta forprenadi infanojn de la gepatroj pro ties malbona ekonomia situacio;
– Temo el la pola gazetaro rilatas al la entreprenitaj klopodoj kontraŭbatali la troan populacikreskon de Ips Typographus en Białowieża-Praarbarego;
– La sciencbultena temo traktas esplorojn pri plumkoloroj kaj kreon de novaj kolorigiloj dank’ al esploroj de paruoj kaj paseroj;
La aktualaĵoj kaj sciencbultena temo estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj „Novaĵoj” kaj „Sciencaj informoj”. La interparolo kun la antaŭmikforona gasto estas aŭdebla en la rubriko “Antaŭ la mikrofono”. Muzike akompanas nin hodiaŭ Patric per sia kanzono “Ho, mia bela cikadino” el lia KD “Okcitanio” eldonita en 2012 de Vinilkosmo.