Ludu

La 529-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 04.03.2016

– Ĉi-semajne nia felietono pri koninda Pollando prezentas la Nacian Parkon de la masivo Karkonosze en la montoĉeno Sudetoj (la sud-okcidenta Pollando);- Komence ni notas CBOS-opinisondan rezulton pri granda socia subteno por la programo de la pola registaro;
– La riĉa kulturkronika kroniko informas pri la morto de Karl Dedecius, pri riĉa programo de la Nacia Muzeo en Kielce lige kun Sienkiewicz-Jaro kaj fine pri mistera tunelo retrovita sub la arsenalo en Krakovo;
– La movadaj informoj sciigas pri elekto de nova redaktoro de la revuo „Esperanto” – Attila Kaszás kaj pri la intenco de UEA aĉeti en Roterdamo por-Volontulan Domon.
– Muzike akompanas nin la grupo „Kore” per sia kanto „La sonĝoj”, kiu devenas el la disko „Kia viv’” eldonita de Vinilkosmo.
La komencaj aktualaĵoj, la kulturktronikaj informoj estas  paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj „Novaĵoj” kaj „Kulturkroniko”. En la rubriko „Felietonoj” estas samtempe legebla kaj aŭskultebla la felietono.