Ludu

 La 525-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 19.02.2016:

– La heroo de nia felietono pri koninda polo estas Ferdynand Karo, pola farmaciisto, botanikisto, esploristo de la sibera flaŭro, malkovrinto de multaj ne konataj ĝis tiam siberiaj plantoj el inter 8 portas lian nomon;
– La komencaj mallongaj aktualaĵoj rilatas al la daŭrantaj vendrede en Bruselo intertraktoj pri ŝanĝokondiĉoj de brita membreco en la EU, pri laboroj de la pola Instituto de la Nacia Memoro ĉirkaŭ dokumentoj retrovitaj en la vilao de generalo Kiszczak;
– La kulturkronika informo rilatas al sukcesa restaŭro de valora malfrugotika religia skulptaĵo en Vroclavo;
– Muzike akompanas nin denove Ĵele per la kanzono „Diru al mi kion vi sentas..” el la KD „Sentokaoso”.
La komencaj aktualaĵoj, la kulturktronika informo kaj la felietono estas  paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj „Novaĵoj”, „Kulturkroniko”, „Felietonoj”.