Ludu

La 524-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 16.02.2016:

– Kun nia antaŭmikrofona gasto, Zsofia Korody el la Kultura E-Centro en Herzberg am Harz ni interparolas i.a. pri la plej proksimaj planoj ligitaj kun la Semajno de Internacia Amikeco (22-28.02.2016) kaj pasonta kadre de ĝi Tago de la Gepatra Lingvo. La temo de la interparolo estas ankaŭ aliaj interesaj eventoj, kiel i.a. solenaĵoj lige kun la nunjara 10-jariĝo de la E-urbo (http://esperanto-urbo.de/page.php?pid=77507155).
– La komencaj aktualaĵoj rilatas al la lastlunda renkontiĝo de Viŝegrada Grupo (V4) en Prago kaj proklamita tie deklalracio. La temo el la pola gazetaro koncernas bonajn ekonomiajn prognozojn de Eŭropa Komisiono por Pollando en 2016.
– En la scienca bulteno ni informas pri la malkovro de gravitaj ondoj kaj pri interesa inventaĵo de polaj studentoj, la t.n. funkcikapabla mekanika-elektronika artiko.
– Muzike akompanas nin Tierry Faverial. Ni memorigas fragmente lian kanton “Paradizo de l’revo” el la KD “Duone”.
La aktualaĵoj kaj sciencbultenaj temoj estas  paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj „Novaĵoj” kaj „Sciencaj informoj”. Aparte estas ankaŭ aŭskultebla interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto en la rubriko “Antaŭ la mikrofono”.