Ludu

 

En nia 512-a E-elsendo el Varsovio aŭdiĝanta ĉe www.pola-retradio.org ni prezentas la jam 36-an fragmenton de la romano de Henryk Sienkiewicz „Quo Vadis”en la E-traduko de Lidia Zamenhof. Komencaj aktualaĵoj traktas pri Politikisto de 2015, kiun elektis poloj, pri ŝanĝo de manĝokutimoj de poloj en la lastaj 15 jaroj, kaj pri ĉiam pli populara evento ligita kun Epifanio, la tiel nomataj Marŝantaroj de la Tri Reĝoj. La sciencbultena temo informas pri la kampanjo daŭranta en Pollando pri dietosuplementoj.  Komencaj informoj kaj sciencbultena temo estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en la rubrikoj de nia paĝo Novaĵoj kaj Sciencaj Informoj. Muzike akompanas nin denove kristnaska kanto pri „Tri monarkoj”, ĉi-foje en la plenumo de Anna Osmakowicz.