Ludu

En la 509-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org antaŭ nia mikrofono ni gastigas s-anon Uriel el Nikaragvo, kun kiu ni parolas pri la nuna stato kaj planoj de la tiea E-movado. Nia programo aŭdiĝanta dum Kristnasko alportas krome du aktualaĵojn pri interesa ekspozicio de kristnaskaj kripetoj en Vroclavo kaj  pri tio, kiel okaze de Kristnasko junuloj en Poznano povas familiariĝi kun la serioza scienco. Kaj krome ni prezentas kelkajn kristnaskajn kantojn en E-vesto, kiujn plenumas Muzilanoj, Ralph Glomp, Akordo kaj Anna Osmakowicz. La tekstoj de la aktualaĵoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj „Kulturkroniko” kaj „Sciencaj Informoj”. La interparolo kun nia gasto aŭdiĝas aparte en la rubriko „Antaŭ la mikrofono”.