Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
En la 509-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org antaŭ nia mikrofono ni gastigas s-anon Uriel el Nikaragvo, kun kiu ni parolas pri la nuna stato kaj planoj de la tiea E-movado. Nia programo aŭdiĝanta dum Kristnasko alportas krome du aktualaĵojn pri interesa ekspozicio de kristnaskaj kripetoj en Vroclavo kaj pri tio, kiel okaze de Kristnasko junuloj en Poznano povas familiariĝi kun la serioza scienco. Kaj krome ni prezentas kelkajn kristnaskajn kantojn en E-vesto, kiujn plenumas Muzilanoj, Ralph Glomp, Akordo kaj Anna Osmakowicz. La tekstoj de la aktualaĵoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj „Kulturkroniko” kaj „Sciencaj Informoj”. La interparolo kun nia gasto aŭdiĝas aparte en la rubriko „Antaŭ la mikrofono”.
Ege interesa intervjuo al Uriel Gurdián. Li faras tre gravan laboron en Nigaragvo kaj en tuta Centra Ameriko, en ne facila areo de la mondo. Gajigas min trovi tiom aktivan junan esperantiston, kaj tre bonas por la movado ke li sukcesis profiti la viziton al tiom multaj landoj dum tiu lasta periodo.
Ĝojajn Kristnaskajn tagojn! Dankon al la geredakcianoj de Pola Retradio por bonegaj elsendoj eĉ dum la feria periodo. La interparolo kun Uriel estas aparte atentokapta. Interese, ke oni planas organizi E-movadon kun la tradicia strukturo en Nikaragvo! Certe estas saĝe utiligi kaj tradiciajn kaj nov-teknologiajn metodojn samtempe. Dankon al Uriel pro lia grava laboro. La kristnaska muziko en la elsendo estas ankaŭ tre bela kaj bonvena.
Pacan kaj sanan 2016-an jaron al Pola Retradio kaj al ties geaŭskultantoj!
Per kiaj belaj kantoj kaj ĉarma intervjuo vi regalis la aŭskultantojn hidiaŭ! Koran dankon kaj Kristnaskajn bondezirojn mi varme sendas al la tuta laborgrupo de la Pola Retradio!