Ludu

La sonsceno kun prezento de libroservaj novaĵoj dum la Malferma Tago en Roterdamo estas la ĉefa programero de nia 505-a E-programo ĉe www.pola-retradio.org. Komence aŭdiĝas la kulturkronika novaĵo pri la daŭranta en Vroclavo festivalo de malnova muziko „Actus Humanus”. Nia felietono pri koninda Pollando kondukas nin al la minejo Guido en Zabrze (la suda Pollando), kie estis lanĉita renovigita nivelo 170 dediĉita al s-ta Barbara. Fine ni donas la atenton al  Zamenhof-Tagoj en Bjalistoko, omaĝantaj la laŭvican naskiĝdatrevenon de lingvokreinto, Ludoviko Zamenhof. La tekstoj de la kulturkronika informo kaj de la felietono estas paralele legeblaj kaj aŭsulteblaj en la rubrikoj „Novaĵoj” kaj „Felietonoj”.