Ludu

La antaŭmikrofona gasto de la 502-a E-elsendo ĉe la www.pola-retradio.org estas la Ĝenerala Direktoro de UEA, Osmo Buller, kun kiu ni interparolas reference al la lastsabata Malferma Tago de la Centra Oficejo en Roterdamo. La temo estas la historio de la tagoj kaj ilia etoso, kelkaj programeroj de la lastsabata 43-a tago kun aparta konsidero de programeroj, al kiuj Osmo Buller mem kontribuis. Tio estas bildkarta prezento pri la strato Nieuwe Binnenweg, ĉe kiu troviĝas la CO kaj programero Osmo Buller respondas. Komence niaj aktualaĵoj rilatas al la partopreno de la pola ĉefministro en la pariza klimata pintrenkonto kaj al eksporto de portugalaj vinoj al Pollando. La sciencbultena temo koncernas esplorojn pri abeloj en la homa historio. La komencaj informoj estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en la rubriko Aktualaĵoj.  En la rubriko Sciencaj Informoj  same paralele aŭdebla kaj legebla estas temo de nia Scienca Bulteno. Ankaŭ la interparolo kun nia antaŭmikorofona gasto estas aparte aŭdebla en la rubriko „Antaŭ la mikrofono”. Muzike akompanas nin Esperanto Desperado per la kanzono „Grava”, kiu devenas el la KD „Brokantaĵoj”, eldonita de Vinilkosmo.