Ludu

En la 499-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ĉefloke ni informas pri diskurinta vendrede en la E-komunumo, sed ne oficiala informo flanke de Unesko, ke dum sia Ĝenerala Konferenco ĝi akceptis liston de datrevenoj en 2017 solenataj sub ĝia patroneco. Inter ili estas la mortodatreveno de Zamenhof, kiun proponis Pollando. Nia felietono pri konindaj lokoj en Pollando kondukas nin al Wilamowice, la loko en la sudokcidenta Pollando. En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri la inaŭgura ekspozeo de la pola ĉefministro Beata Sidło kaj pri la hodiaŭaj decidoj de la Unio, pri planataj ŝanĝoj en Schengen-traktato. La E-komunumaj informoj komence traktas la simpozion pri personoj grizaĝaj, kiu en la pola kaj Esperanto disvolviĝos la plej proksiman lundon en Vrovlavo. La elsendon fermas la leterkesta programero.