Ludu

Ĉe www.pola-retradio.org en la 497-a E-elsendo nia ĉiusemajna felietono estas dediĉita al la figuro de koninda polo, elstara historitema pentristo Jan Matejko, memoriginda en la tagoj, kiam Pollando solenas Feston de Sendependeco. Komenca aktualaĵo rilatas al la aktuala politika situacio, kulturkronikaj informoj sciigas pri plano transformi Polan Radion en kulturan institucion kaj pri nova monero ligita kun Poznano. En E-komunuma segmento ni raportas pri la lasta Pupfestivalo en Japanio. Muzike akompanas nin hodiaŭ Kajto per la kanzono „Pupoj” kaj JoMo memoriganta la kanton „Suno sunu”. Nia komenca aktualaĵo, kulturkronikaj informoj kaj felietono estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo.