En la Lublina Katolika Universitato en la orienta Pollando estis funkciigita Ekzamena Centro de la Ĉina Lingvo. Temas pri la 5-a laŭvice en Pollando kaj unusola en la orienta parto de la lando. Temas pri la ekzameno HSK prilaborita de HSK-Centro de la Pekina Universitato de Kulturo kaj Lingvo. La lingvokono estas ekzamenata sur ses niveloj. La ekzameno konsistas el tri partoj: skriba pri la kapablo skribi kaj legi, aŭda – pri kompreno de la teksto kaj la parola – pri la kapablo esprimi sin en la ĉina. La postekzamena atesto estas agnoskata de la universitatoj kaj firmaoj en la tuta mondo. Polaj studentoj ĉiam pli multnombre interesiĝas pri la ĉina lingvo. HSK atesto ekde la kvara nivelo ebligas studi en diversaj fakultatoj de la ĉinaj altlernejoj. En la Lublika Katolika Universitato eblas studi la ĉinan lingvon de 8 jaroj, de tri jaroj eblas ricevi licencon en la sineologia fakultato. Sume studas ĝin tie 115 personoj, kiuj klopodante pri studentigo devas pruvi tre bonan konon de la angla lingvo. Aliaj urboj en kiuj eblas subiĝi al HSK-ekzameno pri la ĉina lingvo estas Varsovio, Krakovo, Poznano kaj Vroclavo.
El la elsendo 27.10.2015. Legas Milada