Ludu

En la komenco de la 490-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni prezentas ampleksajn aktualaĵojn kun informoj pri pola starpunkto rilate enmigrantojn, pri la komenciĝinta lasta semajno antaŭ la polaj balotoj la 25-an de oktobro. Sekve ni informas pri la trapaso de Chopin-konkurso kaj pri du eventoj, rilataj al E-o en la pola publika spaco. Temas pri novembra internacia simpozio en Vroclavo pri grandaĝuloj kaj hodiaŭ inaŭgurita ekspozcio pri Esperanto en la Jagelona Biblioteko en Krakovo. Nia sciencbultena temo koncernas revolucian malkovron de polaj scienistoj en la sfero de bioplantaĵoj. Referencante al ARKONES-tagoj ni krome prezentas interparolon kun nia aŭskultanto, studento de Interlingvistikaj Studoj, kunredaktanto de „Beletra Almanako” kaj poeto, Suso Moinhos el Galegio. Fragmenton de pola poezio kante memorigas krakova esperantistino, Jadwiga Dzięgielewska.