Ludu

La 486-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org proponas denove la ekstervican programon, kiu enhavas retrorigardan sondokumenton el la 100-a UK en Lillo. Ĉi-foje temas pri la daŭrigo de la IKU-prelego de prof. Amri Wandel pri „Revolucio de Einstein – Teorio de Realtiveco 1915-2015”, kiu rolis samtempe kiel la unua prelego kadre de la Lilla AIS-sesio. Ĝian unuan parton ni aŭdigis en la elsendo el la 25-a de septembro 2015. Ni memorigu, ke Amri Wandel estas profesoro pri astrofiziko en la Hebrea Universitato en Jerusalemo.