Ludu

En la 487-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org komence ni informas pri Esperanto kiel venkinta nomo por la pola interurba rapidtrajno trafikonta ekde decembro 2015 inter Varsovio kaj Bjalistoko. La nomo estis elektita en la interreta voĉdonado tutmonda, al kiu gravaparte kontribuis esperantistoj. Nia kultukronika informo rilatas al interesa ekspozicio de la pola pentroarto en Vroclavo (la sudokcidenta Pollando), inaŭguronta en la 2016-a Vroclavon kiel Kulturan Ĉefurbon de Eŭropo. Nia E-komunuma informo koncernas la varbadon por duontempe dungota, pagota TEJO- oficisto. La programon finas nia leterkesta programo. Muzike ni utiligas fragmente la surbendigojn de Kajto kaj Dolĉamar kaj iom pli amplekse prezentas la kanton de Jonny M. „Unuiĝu”. La teksto de la kulturkronika informo estas paralele aŭdebla kaj legebla en la rubriko Aktualaĵoj.