Ludu

Post 8 jaroj ni revizitas la polan urbon Puławy (en la orienta Pollando), kiel lokon nepre vizitindan. En la 453-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org en la komenco referencante al aktualaj eventoj ni informas pri tio, kiel Caritas helpas en la somera ripozo de polaj infanoj kaj gejunuloj. Ni alrigardas ankaŭ Greklandon antaŭ la dimanĉa referendumo. La kulturkronika informo rilatas al la prezentita programo de la pola urbo Vroclavo (la sudokcidenta Pollando), kiu en 2016 estos kultura ĉefurbo de Eŭropo. La E-informoj koncernas novajn E-eldonaĵojn – belartan esearon, eldonitan de UEA kaj poezivolumon de Wisława Szymborska, eldonitan de Bjalistoka E-Societo kun la Podlaĥia Libraro. Tiu ĉi libro aperas en la serio de UEA “Oriento-Okcidento”. En nia programo kantas hodiaŭ Andreo kaj Nata Berce. Temas pri la kanzono “Kion do faru ni”. Felietono, aktualaĵoj la kultur­kronika informo estas paralele legeblaj kaj aŭskult­eblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj.