Poloj avanas kaj estas ĉampionoj en la rajda arkopafado. Pasintjare dum maja internacia turniro ili akiris 9 orajn medalojn en 10 rivalbranĉoj sur la kampoj de la 15-jarcenta Grunwald-batalo. En la turniroj de la rajda arkopafado krom celtrafa kaj rapida sagopafado gravan rolon ludas la kapablo kunlabori kun la ĉevalo. Multaj rivalantoj venas por la turniroj kun la propra ĉevalo, kvankam okazas, ke organizantoj zorgas pri ĉevaloj aparte tiam, kiam turniroj okazas sur aliaj kontinentoj aŭ en foraj landoj. La rajda arkopafado signifas ne sole spektaklecan distron, sed ĉiam pli popularan sportbranĉon. Ankaŭ nunjare poloj estis senkonkurencaj akirinte medalon en ĉiu el 10 konkurencoj de la monda ĉampionado en la sportaj Kavaliraj Bataloj, entute 6 orajn, po du arĝentajn kaj bronzajn. La eventon, kiu finiĝis lastdimanĉe en Malbork partoprenis 500 kavaliroj el 26 landoj de la mondo. La duaj en la medala klasifiko estis reprezentantoj de Britio akirinte 5 medalojn. Po du medalojn elbatalis taĉmentoj el Hispanio, Kanado, Usono kaj Danlando. Po unu forportis kavaliroj el Novzelando, Sudafrika Respubliko, Japanio, Aŭstrio, Litovio, Estonio kaj Germanio.
El la elsendo 05.05.2015. Legas Barbara kaj Tomek