Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
Pastro prelato Marceli Godlewski, kiu i.a. savis Wanda Zamenhof kaj ŝian filon el la varsovia getto estas la heroo de nia felietono el la ciklo konindaj poloj. Komence de la 431a E-elsendo (www.pola-retradio.org) en la kulturkroniko ni informas pri impona pola ekspozicio en Pekino kaj pri laŭvica ekspozicio de Tamara Łempicka en Italio. Kadre de la E-movada segmento de la vendreda elsendo Paulo Sergio Viana el Brazilo raportas pri vigle renaskiĝantaj BEL-Konferencoj. Ni krome informas pri la lasta eldono de la Premio Cigno. Fine de la elsendo Flavio Fonseca memorigas la kanton Jam temp’ está por verdera’ el la kunaŭtora KD prilaborita kun Geraldo Mattos “Simbiozo”. kulturkronikaj informoj, ankaŭ la felietono estas samtempe legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj.
Estimataj samideanoj, mi estas Pachjo ankoraufoje, jam de du monatoj… ankorau malpli da tempo restas por propraj aferoj, ekz. auskulti vin. Tamen, nun okazas io, kion taksas tre bona: anstatau auskulti vin sole, mi, pro maleblo agi alie, auskultas la elsendojn en la cheesto de la bebo, char mi pasigas pli da tempo hejme. Kisojn al chiuj!
Emociiga estas la raporto pri la sankta pastro Marcelli. Tiajn historiajhojn ja prave oni devas diskonigi kiel ekzemplojn al la junaj generacioj.