Ludu

La lastaj numeroj de Esperantolehti, Norvega Esperantisto, Eŭropa Bulteno, Informilo por Interlingvistoj, Juna Amiko kaj Kontakto speguliĝas en la “Trarigardo de la E-Gazetaro” de la 422-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. En la komenca parto ni informas pri la rezolucio de la Parlamenta Asembleo de la Konsilio de Eŭropo pri persekutado de kristanoj en Eŭropo, pri studenta iniciato koncerne polan lingvon sen krudaĵoj kaj pri daŭranta Semajno de Cerbo. La temo el la pola gazetaro traktas statistikaĵojn pri kreskantaj memmortigoj en Pollando. La scienca bulteno klarigas, kio kaŭzas la kolorŝanĝon de kameleonoj. Muzike akompanas ni Grazia Barboni kantante el sia KD la E-italan version de la kanzono de De Andre “Amo alvenas, amo iras for’”. La informoj de la elsendo estas paralele legeblaj kaj aŭskult­eblaj en la rubrikoj “Novaĵoj” kaj “Sciencaj informoj”. Trarigardo de la E-gazetaro same en la rubriko “Felietonoj”.