Ludu

La spektakla programo de la 100a UK ĝenerale estas la temo de nia nunsemajna antaŭmikrofona renkontiĝo kun Flo Martorell. En la komenco de la 416-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org aŭdiĝas aktualaĵoj, en kiuj ni informas pri registara programo celita al la plej talentaj polaj studentoj. Tiu temo i.a. troviĝis ankaŭ en la atento de unu el la kandidatoj por la posteno de la prezidento de Pollando en la majaj balotoj dum lia semajnfina renkontiĝo kadre de la prezidentiga kampanjo. La opinisonda CBOS informas pri tio, kiel poloj post unu monato de la nova jaro pritaksas la situacion en la lando. Nia scienca bulteno traktas denove bonajn rezultojn de polaj informadikistoj en la internacia rivalado kaj krome interesajn esplorojn pri dulingvaj infanoj. La redakciajn bondezirojn okaze de Semajno de Internacia Amikeco akompanas Dirce Sales per fragmento de sia kanto “Sambo de la koloroj”. Krome fine de la interparolo kun Flo Martorell aŭdiĝas fragmente la kanto “Dankon” de Maragan’ el ilia KD eldonita de Vinilkosmo “Kiu semas venton…”. Aktualaĵoj, sciencbultenaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Sciencaj Informoj. Ankaŭ la interparolo kun Flo Martorell estas aparte aŭskultebla en la rubriko Antaŭ la mikrofono.