Preskaŭ kvin mil elfaraĵoj el vitro troviĝas en la kolektoj de la Apudkarpatia Muzeo en Krosno (la sudorienta Pollando). En plimulto temas pri produktoj de fandistoj laborantaj en la regionaj fandejoj. Nun prezentataj kadre de la ekspozicio „Vitaĵoj de la apud­karpatiaj fandejoj” ili bildigas la ŝanĝiĝantajn modojn kaj ŝatojn je vitroelfaraĵoj.

Al la plej malnovaj eksponaĵoj apartenas cindrujo el 1924 kaj kalik­kompleto el ĉirkaŭ 1930. Plej riĉe estas reprezent­ita periodo post 1960, kiam oni komencis kolekti la produkto­modelojn el unuopaj fandejoj. Krom objektoj de la ĉiutaga uzo kiel kalikoj, karafoj, kruĉoj, glasoj, pokaloj, sukeraĵujoj interesan grupon konsistigas elfaraĵoj kun arta karaktero kiel florvazoj, kandelingoj, dekoraĵoj. Por tiu periodo estas karakterizaj leĝerformaj, riĉe ornamitaj vitroobjektoj. En la sekva jardeko la vitroelfaraĵoj fariĝis pli masivaj. Lime de la 20-a kaj 21-a jarcentoj la plej popularaj estis elfaraĵoj el kirlita vitromaso kun kolorigitaj en vitromaso elementoj. Tio sekvis en sia formo la plej modajn mond­tendencojn. En Krosno kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj, difinataj kelkfoje kiel Vitroelfara Baseno – troviĝas plej multnmbre en Pollando fandejoj de mastrumaj vitroelfaraĵoj.

  El la elsendo 20.02.2015. Legas Maciek