Ludu

La heroo de la nunsemajna felietono pri koninda polo estas Witold Pilecki, libervola malliberigito kaj organizanto de la rezistmovado en la germana koncentrejo Auschwitz dum la 2-a mondmilito (i.a. http://www.pilecki.ipn.gov.pl/). Komence de la 409-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org aŭdiĝas kulturkroniko kun informoj pri la jubileo de la Muzika Akademio en Poznano kaj pri la kreiĝanta en Szczecin artgalerio de la eŭropa arto. Nia E-movada informo rilatas al la okazonta kadre de la UK en Lillo Esperantologia Konferenco, kiun organizas Orlando Raola. Fine ni proponas renkontiĝon en la leterkesta programero. La kulturkronikaj informoj kaj la felietono estas samtempe legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj. Uzu kaj diskonigu ĉi tiun servon unuavice inter viaj lingvolernantoj, krome ankaŭ inter viaj klubaj aŭ grupaj konatoj, kiuj ne havas ankoraŭ kuraĝon paroli Esperanton.