Ludu

Joel Ericson el Svedio – juna sveda esperantisto, la unuafoja partoprenanto en la pola E-aranĝo – estas la antaŭmikrofona gasto de la 408-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. Niaj hodiaŭaj aktualaĵoj estas dupartaj. Komence aŭdiĝas mallongaj informoj pri la plej aktualaj eventoj, inter kiuj la datreveno de la liberigo de la germanaj koncentrejoj Auschwitz kaj Auschwitz-Birkenau okupas la ĉefan lokon. Sekve ni informas pri malfondo de la Silezia Societo kaj pri la plej granda pola karitata organizo Caritas Polska, kiu nunjare festas jubileon. Sciencbultena temo estas dediĉita al hormone aktivaj substancoj aldonataj al kosmetikaĵoj, medikamentoj, purigaj substancoj kaj pakumoj. Sub la siglo EDC ili estas konataj kiel substancoj perturbantaj hormonprocezojn. Porokaze ni prezentas fragmente kanton “Auschwitz”, kiun kantas Emanuele Rovere, same fragmente ni aŭskultas muzikon el la KD “Karma” de Jim Petit kaj kompreneble muzikas por ni ankaŭ Joel Ericson. Novaĵoj, scienca temo kaj interparolo aŭdiĝas krome eksterelsende en unuopaj rubrikoj de nia paĝo. La tekstoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj.