Ludu

En la 402-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni gastigas Roland Belkorpa, prezidanton de Junularo Esperantista Brita renkontitan en Poznano,  kun kiu ni interparolas pri lia vojo al Esperanto, al la E-komunumo kaj liaj aŭtoraj planoj. La 6-an de januaro en multaj landoj oni solenas Epifanion, ankaŭ ni en Pollando. Pri la relative nova kutimo tiuokaze, la publikaj Adorparadoj de la Tri Reĝoj ni rakontas komence. Sevas kultur­kronika informo pri nova kapelo en la salminejo en Wieliczka, dediĉita al Johano Paŭlo la 2-a. Scienca temo traktas interesajn planojn de Zoo-ĝardeno en Płock (la norda Pollando). Fine ni anoncas la publikigitajn rezultojn de la zagreba literatura konkurso, al kiu patronecas Ivo Ratković. El la kristnaska muzika repertuaro ni memorigas kantojn de la pola grupo “Muzilanoj” kaj de la nederlanda “Akordo”. La informoj de la elsendo estas aparte legeblaj kaj aŭskult­eblaj en la rubrikoj “Novaĵoj” kaj “Sciencaj informoj”. En la rubriko “Antaŭ la mikrofono” aŭdiĝas la interparolo kun nia antaŭ­mikrofona gasto.