Ludu

La jarŝanga festoperiodo estis/as la okazo por interŝanĝo de multaj bondeziroj Kristnaskaj kaj Novjaraj. Tiu temo dominas en nia Leterkesto, sed ĝojigas nin ankaŭ komentaj leteroj. Komence de la 401-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni rerigardas, kiel la Novan Jaron 2015 bonvenigis poloj kaj ni informas, kio en la komenciĝanta jaro estos laŭ politologoj la plej grava en Pollando. Kio estas la plej grava por la E-komunumo kaj movado elstarigas prezidanto de UEA, Mark Fettes. Kun multaj citaĵoj ni prezentas lian mesaĝon, kies plena teksto kiel Gazetara Komuniko de UEA estas legebla ĉe www.uea.org. La festa periodo estas aparte ĉarma por infanoj. Multaj el Pollando sendube havos la eblecon pluĝui la etoson en la unusola en Pollando Muzeo de Ludiloj. Muzike akompanas nin bondezira kanto el la KD „Vinilkosmo kompil’ 2” kaj kanteto „Bela rideto” en la plenumo de la ensemblo Tintilo. La komencaj kaj kulturkronika informoj estas paralele legeblaj kaj aŭskult­eblaj ĉe nia paĝo en la rubrikoj Novaĵoj.