Ludu

Eliza Kehlet el Danlando kaj Dominika Krajniewska el Pollando estas la gastoj de la 399-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. Kun Eliza Kehlet, unu el la ideo­donintoj de la Kultura Kaso por la arta programo de la Jubilea 100-a UK en Lillo ni interparolas pri tio, kiel kreiĝis la ideo de la Kaso, kion ĝi celas kaj kiel eblas al ĝi kontribui. Ĉar ŝi mem kontribuas al la Kaso i.a. por omaĝi la memoron de siaj gepatroj, ankaŭ la vefto ligita kun la E-familio edukanta denaskulojn aŭdiĝas en nia interparolo surbendigita dum la Malferma Tago en Roterdamo. Dominika Krajeńska ne estas denaskulino, sed kiel kelkjara knabino dank’ al sia avo ŝi bonege ekregis la lingvon. Renkontiĝ­inte dum Arkones en Poznano ni interparolas pri kelkaj ŝiaj interesiĝoj, kaj ankaŭ pri ŝia daŭre fidela aŭskultado de niaj elsendoj. La interparolojn interplektas kelkaj polaj   Kristnaskaj Kantoj en la E-vesto, kio ebligas pluĝui la Kristnaskan etoson. Notendas, ke temas pri porokazaj kantoj kun kelkcentjarcenta historio. Kantas Mariusz Domaszewicz, Remigiusz Kossakowski, la korusoj Hejnał kaj Muzilo. La interparoloj kun niaj antaŭ­mikrofonaj gastoj estas aparte aŭskult­eblaj en la rubriko “Antaŭ la mikrofono”.