La bitigitaj rememoroj pri tombejoj de Kielce (la suda Pollando) aŭ pri diverskonfesiaj kristanoj estas temo de la inaŭgurita en la loka Muzeo de Dialgo de Kulturoj ciklo „Ĵaŭdoj kun dialogo”. La projekto baziĝas sur filmmaterialoj kreiĝantaj por Arivejo de Rakontata Historio. La muzeo intencas kolekti bitigitajn rememorojn kaj dank’ al tio roli kiel diskutforumo pri prezentataj problemoj. La temaro de filmoj kaj akompanaj renkontiĝoj estis planita jam ĝis la mezo de 2015. Muzeo de Dialogo de Kulturoj, kiu estas la filio de la Nacia Muzeo en Kielce funkcias ekde 2012. Ĝi estas moderna, plurkomunikila centro, en kiu la enhavoj estas perataj rakonte. La Muzeo proksimigas la ideon de interkultura dialogo prezentante ĝiajn ekzemplojn kaj perspektivojn historiajn kaj nuntempajn pere de plurkomunirimeda konstanta ekspozicio, ekspozicioj portempaj, riĉa oferto de laborrenkontoj kaj edukokupoj, koncertoj, filmoj kaj simile.
El la elsendo 21.11.2014. Legas Krystyna