Ludu

Rogalin apud Poznano kaj ligita kun ĝi familio Raczyński [raĉinski] estas la temo de nia felietono pri konindaj lokoj en Pollando. Aparte interesa ĝi povas esti por la venantaj al Poznano studantoj de la Interlingvistikaj Studoj ĉe Adam Mickiewicz-Universitato. Komence ni proponas kulturkronikon, en kiu ni notas la forpason de elstara pola skulptisto Igor Mitoraj kaj informas pri koncertoj kun pola muziko en Japanio. En tiu kunteksto ni citas el la komponaĵo de Wojciech Kilar “Krzesany” [kŝesani]. E-informo rilatas al la nova premio de ILEI, kies patrono estas Maŭro La Torre. Tradicie en la fino de la 377-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni proponas renkontiĝon kun la geaŭskultantoj kadre de Leterkesto. Por komencantoj kaj komencintoj ni proponas samtempan eblecon aŭskulti kaj legi la tekstojn de la kulturkronikaj informoj kaj felietono en la unuopaj rubrikoj de la paĝo.