Ludu

Nia hodiaŭa antaŭmikrofona gasto estas Marcin Ptaszyński el Germanio, kiu en septembro finis la unujaran porinstruistan trejnadon ĉe la Interlingvistikaj Studoj en Poznano, sed krome estas nia aŭskultanto. Tial ankaŭ niaj E-elsendoj estas temo de nia antaŭmikrofona renkontiĝo. En la 382-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni denove proponas literaturan segmenton kun la 12-a fragmento de “Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamehof. Komenece aŭdiĝas aktualaĵoj – jen pri ne tre bona pritakso de OECD pri la vivkomforto en Pollando, jen pri tio, ke eĉ pli ol 96 procentoj da poloj sentas sin feliĉaj. La scienca temo traktas la temon de la senmorta animo laŭ Nobel-premiito John Eccles. Aktualaĵoj kaj scienca temo estas paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en la unuopaj rubrikoj de nia elsendopaĝo. En la rubriko “Antaŭ nia mikrofono” estas aparte aŭskultebla interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto.