Ludu

Naturmonumentoj, kaj do superrigardo pri naturprotekto en Pollando ekde la plej fruaj jaroj de pola ŝtataneco ĝis hodiaŭ, kun mencio de kelkaj plej famaj naturmonumentaj arboj estas la temo de la felietono el la ciklo Vizitinda Pollando ĉe www.pola-retradio.org. Komence en la 379-a E-elsendo aŭdiĝas kulturkronikaj informoj pri Festivalo de Vitroelfaraĵoj en la pola Vroclavo kaj pri polaj dezajnistoj ekspoziciantaj en la nederlanda Eindhoven. Esperanto-bulteno reference al la lastaj Gazetaraj Komunikoj informas, pri la plej nova eldonaĵo de MONDIAL “Belarta rikolto 2014” kaj pri la unua eldono de suvebencioj de UEA el la “Biblioteka Apogo Honore al la Geedzoj Maria kaj Johano Bachrich”. En la fino de la programo audiĝas tradicia Leterkesto, kadre de kiu ni fragmente memorigas la kanton “Ĝis revido” en la plenumo de Mélanie Prin. Ni serĉas fotojn aŭ registrojn de ĝia plenumo fare de Lorenzo Tomezzoli dum la Internacia Vespero de la Bonaera UK. La kulturkronikaj informoj kaj la felietono estas samtempe legeblaj kaj aŭdeblaj en la unuopaj paĝoj de nia elsendoplatformo.