Ludu

Johano la 3-a Sobieski estas la heroo de la nunsemajna felietono pri koninda polo. Antaŭ unu semajno pasis la 331-a datreveno de lia venka batalo apud Vieno, forpuŝanta for de Eŭropo trupojn de la Otomana Imperio. Mallonga batalpriskirbo troviĝas en la felietono. Komence de la 371-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org aŭdiĝas kulturkroniko. La informo el la E-movado rilatas al la komenciĝontaj post unu semajno en Poznano 30-aj ARtaj KONfrontoj en ESperanto. Fine de la programo aŭdiĝas leterkesta programero. La kulturkronikaj informoj kaj felietono estas samtempe aŭskulteblaj kaj legeblaj en la unuopaj rubrikoj de la paĝo. Muzike akompanas nin hodiaŭ la gastonta dum ARKONES Kajto.