Fine de junio ĉasistoj el la rondo “Szarak” en la sudokcidenta Pollando liberigis 100 breditajn leporojn kun la celo savi la malaperantan populacion de ĉi tiuj bestoj, kiuj en la regiono konserviĝis en la spura kvanto. La populacio de leporoj estis dekumita de agrikultura kemio kaj rapidritma fortranĉado de interkampaj arboj kaj arbustoj, kie ili havis siajn nestojn. La dekumadon de leporoj grandigas nun ankaŭ vulpoj, kies populacio rapide kreskas pro la aplikataj sanprotektaj inljekciaĵoj.
La liberigitaj leporoj devenas el la bredejo, kie ekzistas vivkondiĉoj en maksimuma grado proksimaj al la naturaj. Temas pri barita grandarea spaco. Leporoj el la kaĝa bredejo ne sukcesus fronti vivon en naturaj kondiĉoj. Ĉasistoj el la rondo “Szarak” dum unu jaro zorgos pri plia sorto de leporoj en ilia natura medio kromnutrante ilin en specialaj lokoj. Temas pri la tria etapo reenkonduki leporojn sur la tereno de Wałbrzych-regiono, kie ekde 2012 estis reenkondukitaj al la naturaj kondiĉoj 320 leporoj. Tiu kampanjo daŭros ankaŭ estonte.
El la elsendo 08.07.2014. Legas Tomek