Ludu

En la 349-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org denove ni proponas renkontiĝon kun E-literaturo per la 6-a fragmento de la romano “Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la traduko de Lidia Zamenhof. En la novaĵoj ni referencas al disdivido de la taskoj en la Eŭropa Parlamento notante i.a., ke Ryszard Czarnecki fariĝis unu el ĝiaj vicprezidantoj. En la scienca bulteno ni informas pri klopodoj rekrei la populacion de leporoj en la natura medio kaj pri giganta nesto de blankvostaj maragloj trovita en la centra Pollando. Jam per la tria kanzono laŭvice ni preparas nin al la Bonaera UK memorigante Tangon Romantika en la plenumo de Ramona van Dalsem. Aktualaĵo kaj sciencaj informoj estas samtempe legeblaj kaj aŭskult­eblaj. Rekomendu tiun servon de Pola Retradio al novaj kaj ankoraŭ ne plene spertaj E-parolantoj dezirantaj altigi sian lingvokonon kaj parol­komprenon.