Estas jam sciate, kiuj proteinoj povas partopreni en la kreiĝado kaj aktiviĝo de toksaj substancoj en la veneno de araneo kaj kiuj estas necesaj por ke kreiĝu araneaĵo. En la mondo vivas 44 kaj duona mil specioj de araneoj, kiuj aplikas ankaŭ tre malsamajn ĉastaktikojn. Pro diversspecaj mutadoj eblas renkonti ilin en ekstreme malsamaj medioj. La araneaĵo pro sia ekterordinara rezisto kaj elasteco senĉese estas la esplorobjekto de bioteknikistoj, kiuj ne sukcesis ĝis nun lerni kiel produkti ilin malmultekoste kaj amasskale. Kiel efikaj ĉasistoj araneoj estas grava elemento de ekosistemoj, aparte en la natura kontrolo de insektoj, inkluzive de la insektoj plantdamaĝaj. Siajn viktimojn ili atakas per ĉasveneno produktata en speciala glando. Pro siaj biokemiaj kaj strukturaj proprecoj ilia ĉasveneno ankaŭ estas la esplorobjekto de sciencistoj. La veneno de iuj araneoj estas danĝera por la homo, sed oni ne ekskludas, ke aranea toksaĵo povus esti aplikita en medicino. Por kompreni ĝian biologion sciencistoj el Danlando, Ĉinio kaj Saŭda Arabio ekzamenis la genomon de du araneoj, la afrika stegodyphus mimosarum kaj devenanta el Brazilo acanthoscurria geniculata. Iliaj genomoj evidentiĝis tre grandaj kaj laŭ tio ili similaj al genomoj de mamuloj. La sciencistoj okupiĝis aparte pri genoj respondecaj pro la produktado de veneno kaj identigis 2193 proteinojn de araneaĵo. La esplorrezultoj povas helpi en estonta utiligo de veneno por la produktado de neŭrotoksinoj kaj insektodetruaj kemiaĵoj. Ili povas ankaŭ rapidigi esplorojn pri utiligo de araneaĵa proteino por la produktado de novaj, tre rezistaj biomaterialoj.
El la elsendo 20.05.2014. Legas Tomek