Ekzamenado de pli ol 1800 infanoj en la aĝo de 6 monatoj ĝis 8 jaroj elmontris ligon inter ofta televidrigardado kaj evidenta mallongiĝo de la dormodaŭro. Grupo de esploristoj el Harvardo kaj de la Infana Hospitalo MassGeneral en Bostono okazigis eksperimenton, kiu celis analizi longdaŭran (kelkajaran) influon de diversspecaj faktoroj je sano kaj evoluo de malgrandaj infanoj. Inter tiuj faktoroj estas televido. La patrinoj de ĉiuj ĉi infanoj estis difinantaj kioman tempon tage iliaj infanoj pasigas ĉe televidilo. En la unua vivojaro temis pri tempo troviĝi en ĉambro kun la funkcianta televidilo. Poste unu fojon jare dum 7 jaroj la patrinoj estis informantaj pri tempo de aktiva rigardado de televido fare de iliaj infanoj. Ĉiufoje la patrinoj sciigis la mezan dormokvanton de siaj infanoj diurne. Evidentiĝis, ke ĉiu kroma horo pasigita antaŭ la televidilo ligiĝis kun malkresko de la tagnokta dormo je 7 minutoj. Oni rimarkis, ke ĉe infanoj dormantaj en ĉambroj, en kiuj funkciis televidilo la dormdaŭro malkreskas meze je duona horo diurne. La ricevitaj rezultoj konfirmas pli fruajn sciencajn esplorojn, ke same la rigardado de televido, kiel ankaŭ dormado en ĉambro kun televidilo rezultigas mallongigon de la domodaŭro. Tio povas havi negativan influon je la psika kaj fizika sano de la infanoj.
El la elsendo 29.04.2014. Legas Barbara