Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
La 55-a datreveno de la kreiĝo de la unua profesia E-Redakcio de Pola Radio kaj ĝiaj elsendoj pasanta la 4-an de aprilo 2014 estas la ĉeftemo de la 322-a elsendo de la Pola Retradio. Tiukuntekste ni prezentas ampleksan programeron kun la antaŭmikrofonaj intervenoj de kelkaj el la malnovaj kaj dukaze ankaŭ aktualaj redaktoroj de niaj programoj: Gabi Kosiarska, Andrzej Pettyn kaj Milada Szwedo. Nia aparta gasto estas la Ĝenerala Direktoro de UEA, Osmo Buller. Komence de la elsendo ĉe www.pola-retradio.org aŭdiĝas aktualaĵoj. Ili rilatas al eventoj ĉirkaŭ Ukrainio t.e. ĉesigo de kunlaboro de la usona NASA kun Rusio kaj humaneca helpo de poloj por ukrainanoj helpe de Caritas Polska kaj la Pola Poŝto. Aktualaĵoj estas samtempe legeblaj kaj aŭskulteblaj en la novaĵrubriko de nia paĝo. La opiniinterŝanĝo ĉirkaŭ la 55-a datreveno de la E-Redakcio de Pola Radio estas aparte aŭdebla en la rubriko Antaŭ la mikrofono.
Karaj, bone auxskulti Vin. Vi cxiam flugigas min al Esperantujo. Mi gratulas al Vi pro la grandioza programo en Esperanto.
Nun mi deziras montri al Vi mian monatan, retan eldonajxon Vesperto. Vi povas legi kaj elsxuti gxin cxe : http://www.gazetejo.org/node/1962
Amike Vin salutas Via fidela auxskultanto Apáti Kovács Béla
Mi aliĝas al la ondo da mesaĝoj pro la grava jubileo de la E-lingvaj elsendoj el Pollando.
Min kortuŝas Via nobla strebado konservi, malgraŭ ĉio – kaj mi aldonas: ĉiuj – ĉi tiun E-lingvan trezoron.
Iam oni diris: la nepoj nin benos. Nuntempe ni devus diri: la filoj nin benos. Ĉar la E-movado… Nu, mi ĉesu analizi.
Ne gratulojn mi sendas, sed kortuŝitan DANKEGON, kaj PARDONPETON ĉar lastatempe mi neglektis alklaki Viajn datenarojn.
Mia plej bona deziro por Vi estas: ke la esperantistoj ne rememoru Vin nur okaze de jubileoj aŭ kiam Vi riskas malaperon: sed, mi esperas, ke ili regule alklaku Viajn dosierojn kaj laŭeble financu Vin.
Jes, ke ili financu Vin ĉar
== KOMENCO DE POLEMIKO ==
ili financis aliajn projektojn surbaze de ia entuziasmo por efemeraĵoj, kiuj aspektis kolosaj kaj poste ĉio finiĝis. Dum male == FINO DE POLEMIKO ==
Vi konservas torĉon: ĝia lumo verŝajne estas eta, kompare kun aliaj retradioj, sed ĝi estas subteninda atesto.
Dankon kaj… sto lat
Carlo Sarandrea
Jen mia kontribuo. Mi ege ŝatis aŭdi la ambaŭseksajn voĉojn, de Barbara kaj Milada, kune kun Andreo kaj Osmo. Plejpariĝe vi uzis tiun eblecon, por montri al ĉiuj, ke ni daŭre estas koncernataj, en tiu afero pri lingvo. Pro tio, mi denove dankas al nia sennacia kuracisto, kiu el la ĉielo montras la vojon. Koran dankon, karaj!
Petro
Karaj! Kun kortuŝo mi aŭskultis la 322-an elsendon de Pola retRadio dediĉitan grandaparte al la 55-a jubileo de la profesia emisiado de E-elsendoj el Varsovio. Dum dekaj da jaroj mi aŭskultadis Viajn disaŭdigojn kun granda intereso, perfektiĝante mian lingvokonon. Dankegon al Vi kaj al Viaj antaŭuloj pro la valora laborego. Estu ĉiuj kontentaj pro Via utile plenumita misio. Dank’al Via laboro Esperanto vivas kaj disvolviĝas. Vivu Esperanto! Amike – Anton Beyga
Gratulegon al Pola Esperanto Radio! Vi daure montras kaj
instruas Esperanton al la tuta mondo. Post 55 jaroj,
mi nur petas ke vi eltenu obstine, char ni kun ega
plezuro kaj profito auskultas vin chiam! Arno Volkmer