La gvidantoj de 28 uniaj landoj, la prezidantoj de la Eŭropa Konsilio kaj de la Eŭropa Komisiono subskribis kun la ĉefministro de la provizora registaro de Ukrainio politikan parton de la asociiga traktato. La politikaj ĉapitroj de kompleksa interkonsento i.a. parolas pri komunaj valoroj, dialogo, kunlaboro rilate eksterlandan politikon kaj sekurecon kaj ankaŭ rilate financan helpon. La plej ampleksaj ĉapitroj kaj aneksoj pri komerca kaj ekonomia kunlaboro, kunlaboro rilate justicon estos subskribitaj post la prezidentigaj balotoj en Ukrainio okazontaj la 25-an de majo kaj establo de la nova registaro. En la la plej proksimaj jaroj Ukrainio povas kalkuli je financa helpo de la Unio egala al 11 miliardoj da eŭroj.
El la elsendo 21.03.2014. Legas Barbara
Asociiga traktato kun Ukrainio
“] [/audio]