En la stacidomoj en Varsovio, Vroclavo kaj Poznano krom aŭtomatoj kun kafo, tero kaj dolĉaj mordaĵoj aperis pasintsemajne aŭtomatoj kun libroj. La vojaĝantoj povas aĉetila plej novan romanon de Haruki Murakami „La senkaraktera Tsukuru Tazaki kaj la jaroj de lia pilgrimado”. Ne hazarda estas la formo kaj enhavo de la vendata libro”. Nome temas pri la tradicio de vendomaŝinoj, tre popularaj en Japanio, aliflanke la ĉefheroo estas la projektanto de la stacidomoj. La kreado de Haruki Murakami vekas grandan interesiĝon en la mondo. Li estis plurfoje kandidato por la literatura Nobel-premio. La libro de Mrakami aperis en la polaj librovendejoj la 6-an de novembro. En Japanio ĝi fariĝis furorlibro dum unu diurno, dum unu tago estis venditaj 600 mil ekzempleroj.
El la elsendo 12.11.2013. Legas Tomek
La stacidomaj vendomasxinoj