En nia bulteno ni jam plurfoje parolis pri grafeno. Nun venas informoj atestantaj, ke ĝiaj proprecoj estas pli ampleksaj ol tiuj, pri kiuj ĝis nun ni parolis. Esploroj elmontras nome, ke tiu ĉi formo de karbono havas proprecojn kontraŭbakteriajn kaj desinfektajn. Lastatempe evidentiĝis, ke grafeno estas helpa en la kontraŭbatalado de tumoraj ĉeloj. Oni testas tion aktuale en la varsovia Agronomia Altlernejo. La rezultoj de la unuaj eksperimentoj estas esperodonaj rilate al novaj kontraŭtumoraj terapioj. Evidentiĝis, ke grafeno efike kontraŭbatalas la ĉelojn de unu el la cerbaj tumoroj gliomo. Dume temas pri esploroj sole sur la akademia nivelo, sed ili daŭros. Tamen la esperoj pri tuja medikamento ne estas realaj, ĉar tio povas daŭri ĝis dek kelkaj jaroj. Nun la esploroj koncentriĝas pri tia modifo de grafeno, ke ĝi estu laŭeble plej taŭga por la medicinaj celoj.
El la elsendo 19.11.2013. Legas Barbara